Esperanto

aus Metalab Wiki, dem offenen Zentrum für meta-disziplinäre Magier und technisch-kreative Enthusiasten.
Zur Navigation springenZur Suche springen
Sprache: Deutsch

Pli detala superrigardo de la laboratorio troviĝas en la Esperanto Info Folder

Metalabo

Metalabo estas kodumulejo en Vieno, Aŭstrio – malferma centro por personoj, kiuj faras kreivajn aĵojn per teknologio.

Ni ofertas malferman vifion, kunlaborejon, elektronikan laborejon, kemion kaj rivelilojn, publikajn komputilojn, printilojn kaj skanilojn, kuirejon kaj kreeman, kunlaboran medion – kvankam foje iom ĥaosan. Ni estas preskaŭ ĉiam malfermaj al vizitantoj.

La diversaj interesoj de la metalabanoj inkluzivas urban kodumuladon/stratarton, liberan publikan retaron, "avant gaming", aparataran kodumadon, ĉiean komputadon, artefaritan inteligenton, sekurecon, fotografion, genetikan programadon, aŭd-vidan produktadon, privatecon kaj civilajn rajtojn.

Multe da uzanto-grupoj kaj iniciatintoj uzas la labon kiel renkontiĝejon.

Panorama.jpg

La ne-profitema asocio, kiu tenas la Metalabon, vidas sin mem nur kiel disponiganton de infrastrukturo kaj malmulte influas je projektoj kaj aranĝoj en la labo. Ĝi estas finance sendependa kaj financas sin mem per membraj kotizoj. Korporaciaj subtenoj kaj publikaj subvencioj estas uzataj por financi projektojn kaj plian infrastrukturon. La ejo fondiĝis en aprilo 2006 kaj multe da laboro estas farita por infrastrukturigo.

Alveno

Metalab eingang.jpg
Metalab
Rathausstraße 6
1a distrikto
  • Metroo U2: haltejo Rathaus, elirejo Josefstädter Straße
  • Tramo J: haltejo Rathaus
  • Tramoj 1, 2, D: haltejo Stadiongasse/Parlament + 3 minutojn piediri

Kontakto

  • Core.png

Ligiloj