Esperanto

aus Metalab Wiki, dem offenen Zentrum für meta-disziplinäre Magier und technisch-kreative Enthusiasten.
Zur Navigation springenZur Suche springen

Pli detala superrigardo de la laboratorio troviĝas en la Esperanto Info Folder

Metalab

La Metalab estas kodumulejo en Vieno, Aŭstrio -- malferma centro por personoj, kiuj faras kreemajn aĵojn per teknologio.

Ni ofertas malferman vifion, kunlaborantan lokon, elektronikan laborejon, kemion kaj fotadilojn, publikajn komputilojn, printilojn kaj skanilojn, kuirejon kaj kreeman, kunlaboran -- kvankam iafoje iom ĥaosan -- medion. Ni estas preskaŭ ĉiam malfermaj al vizitantoj.

Interesaron da homoj vi eble trovas en la labo enhavanta urban kodumuladon/stratarton, liberan publikan retaron, "avant gaming", aparataran kodumuladon, ĉiean komputadon, ai, sekurecon, fotografion, genetikan programadon, aŭdio- kaj videoproduktadon, privatecon kaj civilan rajton ktp.

Multe da uzanto-grupoj kaj iniciatintoj uzas la labon kiel renkontado-spacon.

Panorama.jpg

La ne-profitema asocio, kiu tenas la Metalab-on, vidas sin mem nur kiel infrastrukturdisponiganton kaj praktikas malgrandan influon je projektoj kaj aranĝoj en la labo. Ĝi estas finance sendependa kaj financas sin mem per membraj kotizoj. Korporaciaj subtenoj kaj publikaj subvencioj estas uzataj por financi projektojn kaj plian infrastrukturon. La ejo fondiĝis en aprilo 2006 kaj multe da laboro estas farita por infrastrukturigo.

Alveno

Metalab eingang.jpg
Metalab
Rathausstraße 6
1a distrikto
  • Metroo U2: haltejo Rathaus, elirejo Josefstädter Straße
  • Tramo J: haltejo Rathaus
  • Tramoj 1, 2, D: haltejo Stadiongasse/Parlament + 3 minutojn piediri

Kontakto

  • Core.png

Ligiloj